quarta-feira, 9 de março de 2011

Markos intervjuas Dimitri Brechalov

Markos: Mi, sankiel vi, naskigis en 1970! Kiel estis, laux via vido, la Soveta Uniono de via infanagxo?


Dimitri: Sovetio estis... nu, mi ne povas respondi unuvorte. Eĉ per multaj vortoj mi tamen ne povus respondi plene. Tre malfacile.
De la unua flanko, la vivo estis terura kaj malriĉa. Sed de la alia, ni ĉiuj havis malgrandajn sed firmajn garantiojn de stabileco en la vivo. Nun ni restis same malriĉaj sed ne havas eĉ tiujn mizerajn garantiojn. Tamen, ni nun povas atingi pli, ni fariĝis pli liberaj.

Markos: Mi komprenas... La historio ofte havas multajn flankonjn. Brazilo de mia infanagxo estis simila. oni ne havis vera demokratio kun la milituloj, sed ili konstruis la fundamentojn de nia ekonomio, progreso kaj registaro.

Dimitri: Por mi sonas strange ke milituloj konstruis fundamenton de estonta prospero. Kie ni trovu tiujn militulojn?

Markos: LOL !!!! :) Sed, ili konstruis la flug-uzinoj, nuklearaj-uzinoj, la ret-telefono, la centrala-banko, la modernaj tributaj legxoj kiu estis la fundamentoj por nia progreso. Kaj, certe, la mankon de demokration dum tio periodo, niaj intelektuauloj ne povas forgesi... Oni ne devas forgesi. Cxar demokratio estas, laux mia opinio, esenca, vitala.

Dimitri: Tre malfacile estas diri kiun vojon estas la plej bona. Do, nun ja vi havas demokration kaj progreson - dank'al tiuj maldemokratiaj jaroj. Simile en Suda Koreio, kiel mi scias, kaj kelkaj aliaj landoj.
Komparu kun la home - pri kiu "demokrat...io" kaj "libereco" vi povas diri, se vi estas en malplena dezerto kaj vi devas plej rapide atingi ĝian limon antaŭ vi morti? Sed kiam vi jam forlasis dezerton, vi povas pensi pri demokratio, doni reston al via korpo ktp. Nu... Via lando fariĝis pli forta.
Mia lando dum ĝi estis en dezerto ludis demokration. Kaj mia lando malfortiĝis. Nun mi dubas ĉu en Rusio eblas demokratio entute? Provoj fariĝi demokratia finiĝis per anarkio post kiu ĉiam sekvis diktaturo...

Markos: Certe, ĉiu lando havas ĝia sola vojo por kreski, laux gxia historio, kulturo, ktp... Landoj, kiel Usono aux Anglujo, ne povas aux ne volas kompreni tion. Ili pensas ke demokratio estas produkto, kiel Coca-cola, kiu oni povas vendi aux doni... kaj cxiu amos aux aprobos. Tio malkomprenigo estas la origino de grandaj krizoj tra la mondo. Oni ne havas nur unu formulon por plivastigi aux trovi liberecon. Finfine... mi dubas pri demokratio en Usono. Ili povas libere paroli aux skribi, sed ilia sistemo nur havas du verajn politikajn partiojn, ege similajn... Cxu estas demokratio?


Dimitri: Nu, fakte ne ekzistas vera "demokratio" en la mondo. ;)
Vi pravas pri tio ke ne ekzistas unu-nura-vera vojo por ĉiuj. Simile al homoj, landoj estas malsamaj. Malsamas ilia historio, malsamas karakteroj de iliaj popoloj, ekonomiaj kondiĉoj, r...eligioj ktp.
Pri Usono... Ŝajnas al mi ke ili nun tre similas al komunistoj, kiuj volis "per fera mano peli homaron al feliĉo".